080
Perovo (ruse Перово) estas stacio de la Metroo de Moskvo en Kalininsko-Solncevskaja linio, ĝi situas
inter stacioj Novogirejevo kaj Ŝosse Entuziastov en orienta parto de Moskvo (distriktoj Perovo, Novogirejevo). Ĝi lokiĝas sub Verda avenuo inter 1-a kaj la 2-a Vladimirskaja stratoj. Ĝia profundo estas 9 metroj. Arkitekturistoj estas N. Aloŝina, V. Voloviĉ (kun helpo de N.Samojlova kaj R.Tkaĉova); inĝenieroj-konstruistoj estas T. Ĵarova, Ju. Muromcev.
La stacio havas unu rektan kajon kaj du trakojn, en ĉiu fino de la kajo troviĝas elirejoj al Verda avenuo. Ĉe okcidenta vestiblo ekzistas 6 elirejoj al diversaj flankoj de Verda avenuo kaj 2-a Vladimirskaja strato, el orienta — 2 elirejoj.
La stacio estas malfermita por pasaĝeroj ĉiutage dum 5:25 — 1:00.